Valerio Abbondio
AL LA VESPERO


Se la maten' senkulpa ne konsolas
l' animon, kiu vidas sin nigran
mizeron, vi, el bruoj kaj el fumoj
de l' muta, blua tago emerĝante,
Vesper', purecon, pacon vian donu.
Ĉiam pli alte super mondo bruna
mia rigard' vin kaptas, sin arĝentas,
kaj iĝas ĉiel' eĉ mia kor' profunda.